Ĉirkaŭmonda velnavigado

Kune kun kelkaj E-geamikoj, mi estas klopodanta organizi velboatvojaĝon por kunporti la verdan flagon, simbolo je paco kaj egaleco, al la plej famaj havenoj en la mondo.

Ni serĉas personojn disponeblajn partopreni en la tuta vojaaĝo aŭ almenaŭ en kelkaj ĝiaj etapoj.

Dum la vojaĝo estos farita dokumentfilmo (profesiulo jam oferis sin por tio). Verŝajne estos ankaŭ eble sekvi la vojaĝon interrete per surboat-teksaĵkameraoj

Tiuj, kiuj povas kaj volas helpi la aferon iamaniere, estas petataj ekkontakti min.

Ni kreis ankaŭ diskutliston (http://groups.google.com/group/maristoj) kaj blogon (http://maristoj.blogspot.com) en Esperanto por rekolti aliĝojn, proponojn kaj ideojn pri la projekto.

 

indeksohejmpagxo