Mia revo

kurbo

kadrajxo

kurbo

felicxa insulo

kadrajxo

Krome mi volus, ke la konstruaĵo estu tre multe mediprotekta, reala kaj konkreta estontebla domo. Mi ekipus ĝin per sunpaneloj por la hejtado kaj la produktado de varma akvo, per fotovoltaaj paneloj kaj ventenergiaj generatoroj por la produktado de elektra energio kaj per bredejo por la produktado de biogaso. Ĉiuj materialoj utiligitaj por ĝia konstruado devus esti mediprotektaj kaj la konstruteknologioj devus esti la plej avanaj por povi redukti al la minimumo la uzadon de la hejtado dum la vintroj kaj de la klimatizita aero dum la someroj (ekzemple danke al la perfekta orientado al la sudo kaj la konstruado de portiko por reguli la kvanton da sunlumo kiu devas eniri enen laŭ la sezono, la instalado de perfekta termoizola sistemo kaj la konstruado de aerumitaj eksteraj surfacoj). Mi ŝatus ankaŭ instali sunenergian fornon. Min ravas tre multe la ebleco povi prepari rostaĵojn, picojn kaj aliajn manĝaĵojn per energifonto tre efika, neelĉerpebla kaj tute nepolua. La ununura difekto de ĉi tia forno estas, ke per ĝi oni ne povas prepari noktomezajn manĝetojn kaj, dum la vintroj, ankaŭ ne vespermanĝojn.

En firmao tiel aranĝita estus eble entrepreni ĉiajn projektojn. Estus sufiĉe havi fantazion kaj entuziasmon. Estas ankaŭ pro ĉi tiu motivo, ke tia adventuro ravas min.

Daŭrigota...

kadrajxo

kadrajxo

novajxojmesagxojsugestojenlineefotojtabuloteksajxkamerao

kadrajxo

kadrajxo

indeksohejmpagxo

kadrajxo

kurbo

kadrajxo

kurbo