Mia revo

kurbo

kadrajxo

kurbo

felicxa insulo

kadrajxo

Krome mi volus, ke la konstruaj^o estu tre multe mediprotekta, reala kaj konkreta estontebla domo. Mi ekipus g^in per sunpaneloj por la hejtado kaj la produktado de varma akvo, per fotovoltaaj paneloj kaj ventenergiaj generatoroj por la produktado de elektra energio kaj per bredejo por la produktado de biogaso. C^iuj materialoj utiligitaj por g^ia konstruado devus esti mediprotektaj kaj la konstruteknologioj devus esti la plej avanaj por povi redukti al la minimumo la uzadon de la hejtado dum la vintroj kaj de la klimatizita aero dum la someroj (ekzemple danke al la perfekta orientado al la sudo kaj la konstruado de portiko por reguli la kvanton da sunlumo kiu devas eniri enen lau' la sezono, la instalado de perfekta termoizola sistemo kaj la konstruado de aerumitaj eksteraj surfacoj). Mi s^atus ankau' instali sunenergian fornon. Min ravas tre multe la ebleco povi prepari rostaj^ojn, picojn kaj aliajn mang^aj^ojn per energifonto tre efika, neelc^erpebla kaj tute nepolua. La ununura difekto de c^i tia forno estas, ke per g^i oni ne povas prepari noktomezajn mang^etojn kaj, dum la vintroj, ankau' ne vespermang^ojn.

En firmao tiel arang^ita estus eble entrepreni c^iajn projektojn. Estus sufic^e havi fantazion kaj entuziasmon. Estas ankau' pro c^i tiu motivo, ke tia adventuro ravas min.

Dau'rigota...

kadrajxo

kadrajxo

novajxojmesagxojsugestojenlineefotojtabuloteksajxkamerao

kadrajxo

kadrajxo

indicehome-page

kadrajxo

kurbo

kadrajxo

kurbo